NAME/NOMO

Time::Decimal -- Pritraktu franc-revoluciajn dek horajn tagojn

English description

SUPERRIGARDO

    use Time::Decimal qw($precision h24s_h10 h24_h10 h10s_h24 h10_h24
			 transform now_h10 loop);
    $precision = 'ms';

    $dec = h24s_h10( 1234.5678 );
    $dec = h24_h10( 13, 23, 45, 345_678 );
    $bab = h10s_h24( 1234.5678 );
    $bab = h10_h24( 1, 50, 75, 345_678 );

    $dec = transform( '13:23' );
    $dec = transform( '1:23:45.345_678 pm' );
    $bab = transform( '1_50_75.345_678' );

    $dec = now_h10;
    $dec = now_h10( time + 60 );

    $precision = 's';
    loop { print "$_[0]\t" . localtime() . "\n" };

perl <path>/Time/Decimal.pm [-option ...] [time ...]
ln <path>/Time/Decimal.pm dectime
dectime [-option ...] [time ...]

PRISKRIBO

La babilona 24-hora horloĝo estas unu de la lastaj komplikaj restaĵoj de la antaŭ-dekuma epoko. La franca revolucio, kiam ĝi kreis dekumajn mezurojn por ĉio, ankaŭ inventis disdividon de la tago en dek horojn, ĉiuj je 100 minutoj kaj tiuj de 100 sekundoj. La belaĵo estas ke sekundoj kaj (malpli precize) minutoj daŭras proksimume same kiel tiuj kiujn ni konas. Horoj kompreneble daŭras pli ol duoble.

Por povi memstare rekoni dekuman tempon, ni uzas _ anstataŭ : kiel separilo. Tiu signo uzeblas en multe pli da komputilaj kuntekstoj. En Perl ĝi estas ebla separilo inter ciferoj. Kaj pri tio ja temas ĉi tie, ĉar dekuma tempo H_MM estas nenio alia ol tri-cifera nombro da minutoj. Samo direblas pri kvin-cifera nombro da sekundoj

Por la transformcelo ne gravas ĉu ni konsideru 1:30 kiel frumatena tempo aŭ kiel daŭro de unu horo kaj duono. Do tempo kiel 84:00 aŭ 35_00 por signifi tri tagojn kaj duona estas permesata.

Modulaj Funkcioj

Nenio estas memstare elportita, sed vi povas enporti la sekvajn per la use ordono:

$precision
's'		sekundoj
'ds'	dekonsekundoj
'cs'	centonsekundoj
'ms'	milonsekundoj
'µs', 'us'	milionon- aŭ mikrosekundoj

Kie la µ-signo povas esti en UTF-8, Latino-1, -3, -5, -7 aŭ Latino-9.

Vidu SUPERRIGARDO-n supre

Priskribo de la diversaj funkcioj plu skribendas.

Kommando Linio

-s, --seconds
-d, --ds, --deciseconds
-c, --cs, --centiseconds
-m, --ms, --milliseconds
-u, --us, --microseconds

Eligu tempojn je la donita precizeco, anstataŭ minutoj.

-e, --echo

Eligu la transformitan tempon kune kun la transformaĵo.

-r, --reverse

Retransformu la transformaĵon por vidi eblan perdon pro manko de precizeco.

-l, --loop

Eligu la tempon denove ĉiufoje ke la rezulto ŝanĝiĝas je la dezirita precizeco. Uzeblas kiel horloĝo, sed se la precizeco tro malgrandas, la montrila programo povas havi problemojn, aŭ ŝanceliĝante, aŭ ade rifuzantete (rxvt familio).

-o, --old, --old-table, --babylonian, --babylonian-table
-n, --new, --new-table, --decimal, --decimal-table

Provizas superrigardojn de po ĉirkaŭ 70 tempoj de komuna intereso. Implicas --echo.

VIDU ANKAŭ

DateTime::Calendar::FrenchRevolutionary bone kongruas kun la DateTime hierarĥio. Malfeliĉe ĝi ne kapablas onojn, do la transformoj estas precizecperdaj. Krome onoj ŝajnas pli naturaj en dekuma tempo.

AUTHOR

Daniel Pfeiffer <occitan@esperanto.org>